Jen mallonga afiŝo: Antaŭ nelonge mi verkis programon, kiu konvertas la popularan Retan Vortaron al la dosierformo de Kobo-legiloj. Jam ekzistis tia programo—konvertado-de-revo verkite de Marco Aurélio—sed bedaŭrinde ĝi nur disponebligis version de la vortaro el 2014, kaj mi tute malsukcesis uzi la fontkodon por generi freŝdatan vortaron.
Do mi studis la funkciadon de la fontkodo, kaj kreis propran programon por fari la saman. Mi poste kreis tempoplanon je GitLab, do nun kreiĝas nova elŝutebla vortaro ĉiusemajne.
Mi ŝatas legi GNU/Linuksajn ŝatokupajn forumojn de tempo al tempo. Parte por paŝteni la ŝanĝojn ene de la belega mondo de libera programaro, sed ĉefe ĉar mi simple ege ekscitiĝas pri GNU/Linukso. Ĝi estas probable la plej granda internacia kunlabora projekto en la mondo, kaj tio estas simple mojosa—la ideo ke homoj de la tuta mondo kuniĝu por krei ĉi tiun mirindan ilon, kiun ĉiuj povas libere uzi. Kaj ĝi funkcias!
Ekde kelkaj semajnoj, mi tradukas la GNOME labortablon al Esperanto. Signifa parto de la labortablo jam tradukiĝis de multe da volontuloj de nia kara movado, sed mi havas la ŝancon Esperantigi pli-malpli kiel taga laboro. Estas tiel, ke mia lernejo (NHL Hogeschool, Levardo) permesis al mi fari Esperantan minoron (edukeron) por kelkaj monatoj, do mi plene uzas tiun ŝancon por plibonigi la uzeblecon de libera programaro per Esperanto.
Nu, kio estas GNOME?
Pasinta semajnfino, mi vizitis CopyCamp en Varsovio. Mi haste kaj kaprice alvenis, ĉar mi anstataŭis iun, kiu lastminute ne povis veni.
Erik Da Silva kaj mi kune faris alparolon pri la plej nova kampanjo de la FSFE, «Publika mono, publika kodo». Estas kampanjo postulanta, ke programaro uzita aŭ kreita de publikaj institucioj devus fariĝi libera programaro kaj disponebla al la publiko, kiu pagis por ĝi.
Kiel parto de kampanjo, oni kompilis publikan leteron, kiun oni adresos al deputitoj de Eŭropa parlamento kaj naciaj parlamentoj.