Do jen interesa netradukebla afero—mi ne nomiĝas Carmen. Fakte ja, mia nomo estas Carmen, sed neniu nomigis min tiel. Mi mem elektis tiun nomon.
Fojfoje mi mencias al homoj, ke mi elektis mian propran nomon, kaj ofte ili rigardas al mi kvazaŭ diris mi neebelaĵon. Ĉu? Kiel eblas? Kial farus? Kiel farus? Mi trovas tion amuza, ĉar estas ege normala afero por me, sed neniampensaĵo por multe da homoj. Tiel neeble, fakte, ke kelkaj homoj sekve demandas al mi mian veran nomon.
Mi ŝatas legi GNU/Linuksajn ŝatokupajn forumojn de tempo al tempo. Parte por paŝteni la ŝanĝojn ene de la belega mondo de libera programaro, sed ĉefe ĉar mi simple ege ekscitiĝas pri GNU/Linukso. Ĝi estas probable la plej granda internacia kunlabora projekto en la mondo, kaj tio estas simple mojosa—la ideo ke homoj de la tuta mondo kuniĝu por krei ĉi tiun mirindan ilon, kiun ĉiuj povas libere uzi. Kaj ĝi funkcias!
Ĉi tio estas mia malfruo afiŝo por transgenra tago de videbleco. Ĝi estas posttempa preskaŭ unu semajno, sed mi supozas, ke mi kialigos min mem per ĉi tiu proverbo, kiu estas populara en la trans-komunumo:
La plej bona tempo por planti arbon estis antaŭ 20 jaroj. La dua plej bona tempo estas nun.
Aŭ: La plej bona tempo por afiŝi pri transgenra tago de videbleco estis la 31-a de Marto. La dua plej bona tempo estas la 5-a de Aprilo.
Ekde kelkaj semajnoj, mi tradukas la GNOME labortablon al Esperanto. Signifa parto de la labortablo jam tradukiĝis de multe da volontuloj de nia kara movado, sed mi havas la ŝancon Esperantigi pli-malpli kiel taga laboro. Estas tiel, ke mia lernejo (NHL Hogeschool, Levardo) permesis al mi fari Esperantan minoron (edukeron) por kelkaj monatoj, do mi plene uzas tiun ŝancon por plibonigi la uzeblecon de libera programaro per Esperanto.
Nu, kio estas GNOME?
Ekzistas du citaĵoj, kiuj fakte havas la precizan saman temon kaj celon, sed opinias mi, ke unu el ili tute malbonas kaj malutilas. Ili estas:
Don’t be a dick.
Ne estu aĉulo.
Wil Wheaton.
kaj
Don’t forget to be awesome.
Ne forgesu esti bonega.
John & Hank Green.
La antaŭa ofte nomiĝas “leĝo de Wheaton”, kaj la postan oni ofte mallongigas kiel simple “DFTBA”. Ili ambaŭ postulas, ke oni devus konduti sin bone kaj agrable.
Ni renkontiĝos je la tria horo GMT, la unuan de majo. [sic]
Ĉi tio estas temo, pri kio mi ege nekonsileblas. Ofte, kiam mi rete planas renkontiĝon kun homoj, kiuj loĝas en eksterhorzonoj, ili volas elekti estontan tempon per la GMT (Grenviĉa Meza Tempo) horzono. Kaj tre ofte, tio okazigas fuŝkomprenojn. La kaŭzo de la fuŝkompreno kutime estas somera tempo. Kiam oni somere elektas uzi GMT-on por determini tempon, estas problemo: Ĉu «GMT» signifas la nuna tempo en Anglio, aŭ ĉu ĝi nur signifas la «normala» vintra angla tempo?
Pasinta semajnfino, mi vizitis CopyCamp en Varsovio. Mi haste kaj kaprice alvenis, ĉar mi anstataŭis iun, kiu lastminute ne povis veni.
Erik Da Silva kaj mi kune faris alparolon pri la plej nova kampanjo de la FSFE, «Publika mono, publika kodo». Estas kampanjo postulanta, ke programaro uzita aŭ kreita de publikaj institucioj devus fariĝi libera programaro kaj disponebla al la publiko, kiu pagis por ĝi.
Kiel parto de kampanjo, oni kompilis publikan leteron, kiun oni adresos al deputitoj de Eŭropa parlamento kaj naciaj parlamentoj.